Tubilla del Agua
Tubilla del Agua | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09143 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 140 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 43′ N, 3° 48′ U (mapo)42.7092207-3.8027737Koordinatoj: 42° 43′ N, 3° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 777 m [+] | ||
Areo | 78,69 km² (7 869 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tubilla del Agua [+] | |||
Tubilla del Agua [tuBIlja delAgŭa] estas loĝloko kaj municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Páramos. La loknomo Tubilla del Agua povas esti komprenebla etimologie kiel Konkrementeto de Akvo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas kvin loĝlokojn, okupas totalan areon de 78,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 142 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 67 loĝantojn el 2004.
Ĝi distas 45 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la municipa teritorio, enhavas jenajn kvin submunicipojn: nome Bañuelos del Rudrón, Covanera, San Felices de Rudrón kun kvartalo Barrio de Nápoles, Tablada del Rudrón kaj municipa ĉefurbo Tubilla del Agua. Ĝi limas kun Tablada del Rudrón (Valle del Rudrón), La Lora, Covanera (Valle del Rudrón), Campo Tubilla, Bañuelos del Rudrón (Valle del Rudrón), Fuente Urbel (El Tozo), Sanquince (Páramo de Masa) kaj Mozuelos de Sedano.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis trovitaj restaĵoj de Neolitiko, fakte dolmenoj.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La plej frua aparta mencio de estas de dokumento de 1052. En 1480 la senjoro de Cifuentes vendis Sedano al la Markizo de Aguilar. Tiu gravulo klopodis translokigi la ĉefurbon de Valle el Sedano al Tubilla kiel pli centra kaj disponanta je fortikaĵo, sed plendo fare de komarkanoj kontraŭ la projekto rezultis en reĝa decido de 1487 restigante la ĉefurbon en Sedano.
La maldekstraj ideologioj estis fortaj en tiu municipo. Tubilla del Agua kun Escalada kaj Arija estis unu el nur tri nuraj municipoj, nordoriente de la provinco, kie venkis la Popola Fronto en la balotado de februaro 1936. Sekve kiam eksplodis la Hispana Enlanda Milito post malmultaj monatoj la dekstruloj faris liston de 17 personoj murdotaj de la insurekciuloj kontraŭ la Respubliko; el ili kelkaj sukcesis fuĝi tra La Lora al teritorio de la registaro en Valderredible; aliaj el kiuj ne kapablis fuĝi estis murditaj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj, arko mezepoka ktp.